Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 388 (2014-08-15)
{eurokka} Riĉa muzika somero

- Nova kanto de litova grupo “Sepa & Asorti” https://www.youtube.com/watch?v=RC-MF2L__K4

- Post apero de la albumoj de Kapriol'! kaj Manuel (vidu ĉe: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/756407),

- Ĵus aperis nova albumo de nova esperanto-folka bando el Dordonjo en Okcitanio nome MARAGAN': La albumo "Kiu semas venton..." atendas vin por malkovro. Legu pri ĝi, vidu kaj aŭskultu ĉe : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/768601

- FESTO startos post unu semajno (16a-23/08/2014) nepre aliĝu kaj partoprenu! Ĉi jare partoprenos artistoj kiuj neniam koncertis en FESTO krome estos koncerta surprizo. Jen la definitiva koncerta programo : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/738669

- Koncerto de Martin sen la Talpoj en Tuluzo la 6an de septembro 2014: Okaze de la miksado de la nova albumo de Martin & la Talpoj en la studio de Vinilkosmo, la fama sveda kantisto gitaristo el Stockholmo, Martin Wiese (Persone, Martin & la talpoj) koncertos sole laŭ pop-folk-akustika stilo en la kela koncertejo de la Picejo Berfort ĉe 2 Strato Bertran de Born en Tuluzo... Tuluzanoj kaj regionaj esperantistoj estas varme invititaj! Post la koncerto okazos la manĝoklaĉo de septembro. La enirprezo estos libera kaj utilos por repagi vojaĝkostojn al Martin. Por pliaj informoj kontaktu nin...

Vidu biografion de Martin en la renovigita elŝutejo de Vinilkosmo ĉi tie: http://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/martin-la-talpoj-105.html aŭ ankaŭ en la regiona platformo de la FLIM (Sendependaj eldonejoj de Mezpireneoj: http://1d-midipyrenees.com/fr/artist/martin-la-talpoj (sub la franca versio aperas la esperanta versio)

Plej muzikajn kaj varmajn salutojn de la tuta teamo de EUROKKA kaj VINILKOSMO

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026